Stanley G. Payne | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stanley Payne | |||||
Naskonomo | Stanley George Payne | ||||
Naskiĝo | 9-an de septembro 1934 (89-jaraĝa) en Dentono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio - doktoro de filozofio (–1960) Altlernejo Claremont - Magistro de Artoj (–1957) Pacific Union College (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto ![]() | ||||
Laborkampo | Historio kaj comparative fascist studies (en) ![]() ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Shepard B. Clough vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Stanley George PAYNE (Denton, Teksaso, Usono, 1934) estas hispanisto[1] usona.
Doktoro en Historio el la Universitato de Kolumbio kaj profesoro de Historio en la Universitato de Wisconsin-Madison.[2] Li estas kundirektoro de la Journal of Contemporary History,[3] membro de la American Academy of Arts and Sciences, kaj, el 1987, akademiano de la Real Academia Española de la Historia.[4] Payne publikigas ofte artikolojn en la hispanaj ĵurnaloj ABC kaj El Mundo pri aktualo hispana.
Li dediĉis sin al hispanaj temoj el 1955, post kiam li ekkontaktis kun hispanaj ekzilitoj, ĉefe socialistoj. Li doktoriĝis per tezo pri la hispana faŝisma partio Falange Española Tradicionalista y de las Juntas de Ofensiva Nacional Sindicalista. El 1967 li studis pri la hispana armeo, la frankismo kaj la Dua Hispana Respubliko, inklude la tiklan temon de la Hispana Enlanda Milito.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search